La dek-sepan de Aprilo frumatene (de la kvara kaj duono ĝis la sesa) mi havis lecionon por komencantoj en Dua Vivo. (Mi forgesis skribi pri la leciono.) Ĉi-foje mi relernis pri la refleksivo… Hm, mi pensis ke mi jam regas la refleksivon, mi tamen miskomprenis min. Mia instruistino T diris ke refleksivon oni uzas nur kun “triaj personoj” kaj la refleksivo rilatas al la subjekto de la ago, sed neniam estas parto de ĝi.
Bone, mi ekzamenos ĉu mi klare komprenas pri tio.
Jen miaj respondoj por hejmtasko de Esperanto-kurso por komencantoj en Dua Vivo.
(La dek-naŭan de Aprilo 2008)
1. Anjo renkontas sian amikon Marko en la parko.
2. Anjo promenas kun sia hundo.
3. Ŝia hundo nomiĝas Bojo.
4. Ankaŭ Marko kaj lia hundo promenas.
5. Marko nomas sian hundon Snufo.
6. Anjo promenas kun sia amiko.
7. Anjo kaj ŝia amiko promenas kune.
8. La geamikoj kaj iliaj hundoj promenas en la parko. (Ĉe la leciono ni kursanoj finis ĝis n-ro oka.)
9. Marko ĵetas pilkon al ŝia hundo. (De n-ro naŭ ĝis n-ro dek sep estas hejmtasko n-ro dek sep.)
10. Subite forkuras Bojo, Anjo vokas sian hundon.
11. Ankaŭ Marko vokas ŝian hundon.
12. Nun forkuras ankaŭ Snufo; Marko vokas sian hundon.
13. Marko kaj Anjo vokas siajn hundojn.
14. Iliaj hundoj fine revenas.
15. Anjo kaj ŝia hundo devas hejmeniri nun.
16. Ankaŭ Marko devas hejmeniri kun sia hundo.
17. Iliaj hundoj estas kontentaj, ĉar ili multe kuris.