Dancfesto okazos

Antaŭ neloge mi havis hazardan danckunsidon ĉe La Muse Dancejo en Dua Vivo. Jes, ĉiun semajnfinon mi vekiĝas frumatene por babili kun aliaj Esperanto-parolantoj kiuj loĝas en Eŭropo. Feliĉe ĉi-matene mi povis renkonti kun mia norvega amikino B, itala amiko A, brazila amiko F, kaj aliaj kiuj mi unuafoje renkontis. (Unu el ili portis strangajn ŝuojn kaj strangan ĉapon. Do mi demandis al li de kiu planedo vi venis. Li respondis ke li venis de planedo Hispanujo. :-)

Lastatempe La Muse Dancejo (kaj La Muse Centro de Esperanto) havas novan muzikilon… Hm, la vorto “muzikilo” eble ne taŭgas por montri la ilon… Stereofono? Hmm… Laŭ mi ankaŭ la vorto “stereofono” ne estas taŭga… Muzikludilo? Jes, la dancejo nun havas novan muzikludilon per kiu oni povas ekscii kio nun ludas kaj kiu ludas la muzikon.

Ni ĝuis babili, danci, kaj aŭskulti esperantajn muzikojn.

Tiam mi ricevis jenan informon de B:

Geamikoj, ni nun havas esperantan muzikon ĉe La Muse Dancejo.
Ĉiuj estas bonvenaj iam ajn por danci, drinki, babili ktp.
Ni festos sabate je 14:00 DV-tempo (23:00 MET).

Ĉe mi la festo okazos je la sesa dimanĉe. Bone, mi partoprenos en la festo, ĉar mi povas danci en Dua Vivo. :-)

La Muse Dancejo

Leave a Reply