Hieraŭ vespere mi havis kunsidon de Esperanto-rondo al kiu mi apartenas. Ĉi-foje ni rondanoj legis libron “Historio de Esperanto” de Aleksander Korĵenkov. Bedaŭrinde por mi la libro estas iom teda. Kompreneble pro tio ke mi ankoraŭ ne bone povas legi Esperanton, sed certe la libro estas teda…
Jes, mi ja scias ke propre lernado estas teda.
Nu, lastatempe, instruistino de Esperanto-kurso por progresantoj A prezentas al ni kursanoj poemojn. Ni kursanoj legas ilin kaj poste diskutas pri ili… Jes, bedaŭrinde por mi legi poemon estas iom teda. Kompreneble pro tio ke mi ankoraŭ ne bone povas legi Esperanton, sed certe ili estas tedaj. Ĉar mi neniam ĝuis poemojn eĉ en la japana lingvo!!
Jes, kompreneble, propre lernado estas teda.
Ah, sed ni rondanoj ĉi-foje legis pri PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) en la libro, kaj poste nia rondestro rakontis pri la vortaro iom. Feliĉe mi ĝuis la rakonton kiel Gaston Waringhien (pr: gaston varingjan?) ĝin faris. Kelkajn monatojn pli frue mi pensis ke mi devas aĉeti la vortaron, tamen mi ankoraŭ ne aĉetis ĝin.
Hm, mi volas ekhavi ĝin.