Mi havas E-instruistinojn en Dua Vivo. Ili estas instruistino de Esperanto-kurso por progresantoj kaj instruistino de Esperanto-kurso por komencantoj. Ili estas bonaj instruistinoj, kaj dank’ al ili mia Esperanto-kono pliboniĝis ol antaŭe, tamen bedaŭrinde ili malofte ensalutas en Duan Vivon.
Sed, feliĉe, mi havas ankoraŭ unu instruistinon krom ili. Ŝajnas al mi ke vi jam rimarkis ke ŝi estas mia kara pola amikino E. Jes, kvankam ankaŭ ŝi esperantiĝis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj kiel mi, tamen ŝi parolas esperante pli bone ol mi. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povas paroli tiel lerte kiel ŝi. Tial eĉ ordinara babilado kun ŝi plibonigas mian Esperanto-konon.
Kara E,
vi ĉiam komprenas mian malbonan Esperanton, kaj vi ĉiam atendas min kiam mi serĉas ĝustan vorton aŭ frazon por esprimi tion kion mi volas paroli, kaj vi volonte respondas al miaj malsaĝaj E-demandoj. Pro tio mi elkore dankas al vi… Ĉu? Ho, ne! Tute ne!! Ne miskomprenu min!
Kompreneble antaŭ ĉio mi simple ĝuas la babiladon kun vi. ;-)
Aprilo 16, 2008 je 6:13 ptm |
Ho, ne laŭdu min tiel, mi ruĝiĝis. :-) Mia Esperanto ne estas tiom bona, kiel vi opinias, kaj via ne estas tiom malbona.
Krome oni diras, ke ne estas malsaĝaj demandoj, sed malsaĝaj respondoj estas :-)
P.S. Vi daŭre ne uzas voĉon en DV, kial? :-)
Aprilo 16, 2008 je 11:02 ptm |
Ĉu via Esperanto ne estas tiom bona!? Ĉu vere!? Kial do mi ne rimarkis pri tio?
Eble mia Esperanto estas tiom malbona. :-)
Kial mi ne parolas voĉe en DV?
Ne, mi ĉiam parolas voĉe ĉe la lecionoj de T.
Aprilo 17, 2008 je 12:50 atm |
“Ne, mi ĉiam parolas voĉe ĉe la lecionoj de T.”
Ĉiam? Ĉu unu horo dum tuta semajno estas ĉiam? :-)
Tro malmulte.
Aprilo 17, 2008 je 9:18 atm |
Jes, mi scias ke mi parolas voĉe malofte en DV kaj per Skajpo. Sed mi forgesis skribi ke mi parolas esperante kun mia kunloĝantino. Sed pardonu min. Bedaŭrinde ni ofte krokodilas…