Tamen…

Mi uzos vorton “tamen” en ĉi tiu frazo tamen mi ne certas pri la uzo de la vorto “tamen” tamen la vorto “tamen” nun funkcias en ĉi tiu frazo kiel vorto “sed”, ĉu ne?

Hmm… Mi esperantiĝis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj tamen mia Esperanto ankoraŭ ne lerta, kaj mi ankoraŭ ne povas uzi kelkajn… ne, multajn E-vortojn kun memcerto. Jes, la vorto “tamen” estas unu el ili. Hmm… Tamen mi malofte aŭdis kaj legis la vorton “tamen”… Tamen hieraŭ vespere mia pola amikino E uzas la vorton “tamen”.

E diris al mi: “Demandu pri tio al instruistino A.”.

Feliĉe hodiaŭ frumatene mi havis lecionon de A. SED!! …Ne, mi devas uzi “tamen”… Kvankam mi havis vekilon, kaj ĝi bone funkciis je la kvara kaj duono (jes, mi certe aŭdis la bruan sonon.), kaj ankaŭ mia kunloĝantino provis veki min (jes, mi certe memoras ke ŝi diris al mi: “Vekiĝu! Vi malfruiĝos la lecionon!”.), mi tamen ne povis vekiĝi, do, mi ankoraŭ ne demandis pri tio al ŝi.

3 Respondoj to “Tamen…”

  1. E-ino Says:

    Hehe, dormulo. Mi bone komprenas vin, mi malamas vekhorloĝojn! :-)

  2. Bonulo Says:

    Do, forĵetu ilin!!

  3. E-ino Says:

    Volonte. Eble mi faros tion morgaŭ matene :-)

Leave a Reply