Ĉe mia babilejo

Hieraŭ mi aĉetis seĝojn kaj tablon por meti ilin en mia ĝardeno en Dua Vivo. Ĉu? (Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne certas ĉu mi povas uzi la vorton “ĉu” sole kiel demando-interjekcio.) Jes, mi kompreneble intencis aĉeti ilin por gastigi miajn amikojn. Feliĉe la okazo tuj venis. Ĉar vespere mi babilis kun mia pola amikino E, itala amiko A, hungara amikino M, kaj mia kunloĝantino U ĉe la babilejo.

Ni babilis ĉefe pri legado. Unue mi rakontis pri “Mikronoveloj de Ŝiniĉi Hoŝi (Japana verkisto. Li verkis treege multajn mikronovelojn.)” kiun mi lastatempe tralegis esperante. Mi resumis pri unu noveleto (”Oazo” kiu temas pri iu kosmoŝipo en kiu mankas akvo por trinki.) el ili, ĉar A interesiĝis ĝin. Poste ni babilis pri italaj verkistoj, kaj A rekomendis verkojn de Umberto Eco al ni.

Kaj ankaŭ ĉi-matene mi havis babilkunsidon tie. Norvega amikino B, brazila amiko A, kaj du novuloj kiuj estas usonano kaj franco ĉeestis la babilkunsidon. (Verdire usonano M ne estas novulo, tamen mi unuafoje renkontis lin. usonano M lernas la japanan kaj franco F eklernis Esperanton antaŭ tri monatoj.) Ni babilis pri rubaĵoj en Esperanto-lando en Dua Vivo, kaj aliaj.

Hmm… Mi povas skribi nur malpli ol duono kiujn mi volas skribi pro manko de Esperanto-kono, kaj mi ne povas skribi pri mia reala vivo, ĉar en mia reala vivo nenio interesa okazas.

Leave a Reply