Kiom da sezonoj vi havas?

Antaŭ hieraŭ vespere post kunsido de mia Esperanto-rondo, promenante ĉe mia loĝloko MM21 en Dua Vivo, mi babilis kun mia pola amikino E. Bedaŭrinde ŝia voĉparolado-sistemo ne funkciis pro nova versio de la ludilo. Ni provis solvi la problemon, sed ni ne sukcesis. Hej, E. Ĉu via voĉparolado-sistemo nun bone funkcias?

Hieraŭ mi babilis kun mia itala amiko A kaj mia kunloĝantino U ĉe ĝardeno de U en Dua Vivo. Ni babilis ĉefe pri japana respondo-maniero, kaj mi kaj U demonstris ĝin al A, kaj la demonstracio tre interesis lin.

Post kiam ni finbabilis kaj adiaŭis, mi sole vizitis Esperanto-Landon en Dua Vivo. Tie mi hazarde renkontis mian alian polan amikinon M. Mi tuj rimarkis ke ŝi havas novan titolon sur kiu estas ŝia nomŝildo. Mi demandis la ŝi: “Amikino? Kies amikino vi estas?”. Ŝi respondis: “E. Hieraŭ vespere E fondis novan grupon “Babilejo”, kaj ŝi invitis min kaj Z (ankaŭ ŝi estas polino.) al sia grupo.”. Mi pensis ke mi ne povos fariĝi membron de la grupo, ĉar bedaŭrinde mi ne povos fariĝi ŝia amikino. :-)

Mi jam demandis al E pri iu demando kiu temas pri sezonoj, tamen mi denove demandis pri tio al M jene: Hieraŭ vespere, mi havis babilkunsidon de Esperanto-rondo al kiu mi apartenas. La babilkunsidon ankaŭ unu polino krom ni rondanoj, kaj ŝi diris al ni ke en Pollando ses sezonoj ekzistas (tio estas vintro, printempo, postprintempo, somero, antaŭaŭtuno, kaj aŭtuno.). Ĉu vere?

Ŝi respondis: “Jes. Oni ofte diras tiel, sed fakte ni havas kvar sezonojn.”. (E respondis al mi ke la pola gastino mensogis vin. Mi respondis ke la polino longe loĝas en Japanujo, pro tio ŝi forgesis pri sia lando.) Fakte, en Japanujo oni ofte diras “komenco de printempo”, “komenco de somero”, “fino de aŭtuno” (mi ne certas ĉi tiujn tradukojn.), kaj aliaj… Hm… Bone, ni japanoj estas tre sensivaj al ŝanĝiĝo de sezonoj… Do, ĉu ni japanoj havas dek du sezonojn?
 
 
Nu, hodiaŭ feliĉe mi ne bezonnas labori.
Sed mi devos ordigi mian ĉambrojn, kuiros ion por mi, kaj… Ho ve! Mi forgesis ke midevas fari hejmtaskon de mia Esperanto-rondo ĝis morgaŭ!!

6 Respondoj to “Kiom da sezonoj vi havas?”

  1. Bergino Dale Says:

    Saluton!
    Ankau en Norvegujo oni havas 4 sezonoj. Sed ankau ni parolas pri pli ol 4: Printempo, antausomero, somero, postsomero, autuno, malfruautuno, antaukristnaskvintro kaj postkristnaskvintro. Nun finfine printempas cxi tie, kaj mi antaugxojas la unuaj printempaj floroj :-)
    Bergino.

  2. Bonulo Says:

    Saluton, Bergino.
    Kiel vi fartas? Ĉu vi jam resaniĝis?

    Verdire mi pensis ke vi norvegoj havas nur kelkajn vintrojn… Ekzemple, ili estas antaŭvintro, vintromezo, ordinaravintro, vintreto kaj vintrego, postvintromezo, kaj aliaj vintroj. ;-)

    Nu, kiel oni diras “antaŭkristnaskvintro” kaj “postkristnaskvintro” norvege?

  3. dmych Says:

    En Rusio ni havas kvar sezonojn.
    Mi rememoris anekdoton pri iu afrikano kiu studis en Rusio. Kaj kiam li revenis hejmen, oni demandis lin ĉu klimato tro malvarmas en Rusio? Kaj li respondis: “Nu, la verda vintro ne estas tro malvarma, sed tiu la blanka estas terura.” :)

  4. Bonulo Says:

    Saluton, dmych!
    Kaj dankon pro via amuza anekdoto. :-)

    Mi iam aŭdis ke rusoj ŝatas manĝi glaciaĵojn eĉ en la blanka vintro. Ĉu tio estas vera? (Kaj ĉu rusaj glaciaĵistoj ne bezonas malvarmujon en la blanka vintro, ĉu ne? :-)

  5. dmych Says:

    Rusoj povas kaj ŝatas manĝi glaciaĵojn sendepende de sezono. ;) Kompreneble, somere oni manĝas pli da glaciaĵo ol vintre. Eĉ en Ekstrema Nordo ni vintre manĝis glaciaĵon - ne ofte tamen.
    Notu ke Rusio estas granda kaj klimato multe varias en sudo kaj nordo de la lando. Kaj en sudaj regionoj estas sufiĉe varme eĉ dum vinto - do, sudrusiaj glaciaĵistoj ĉiam bezonas malvarmujon.
    Dum vintro en meza Rusio neniu vendas glaciaĵon surstrate. Sed se oni vendus ĝin, oni vere ne bezonus malvarmujon. :)

  6. Bonulo Says:

    Dankon pro via klarigo, dmych. Mi rememoris ke iam mia aŭstralia amiko diris al mi same kiel vi jene: “Oni ne povas diri “klimato de Aŭstralio”, ĉar Aŭstralio estas tre granda.”.

Leave a Reply