Hejmtasko N-ro 15

By Bonulo

Jen miaj respondoj por hejmtasko de Esperanto-kurso por komencantoj en Dua Vivo.
(La sesan de Aprilo 2008)

Instruistino T indikis korektindaĵojn jene: vidu ruĝajn kaj mi montros ŝiajn diraĵojn kursive.
(La sepan de Aprilo 2008)

Respondu la subajn demandojn:

1. Kiel nomiĝas libro, kiu enhavas poemojn?
Oni nomas ĝin poemaro. Mi kaj mia kunloĝantino U amas legi librojn. Do, ni havas multe da libroj, kaj inter ili troviĝas multe da novelaroj, sed bedaŭrinde neniom da poemaroj ni havas.

2. Ĉu vi posedas esperantan kantaron?
Ĉu kantaro estas libro, kiu enhavas kantojn? Ne, mi ne havas ĝin. Mi ankaŭ ne havas KD-ojn kiuj enhavas esperantajn kantojn. Sed mi iam elŝutis kelkajn esperantajn senpagajn kantojn el Vinilkosmo. Persone kaj Kaj Tiel Plu plaĉas al mi. Lastatempe mi volas ekhavi “Pli ol nenio” de Martin (li estis ĉefkantisto de Persone) kaj la tapoj, sed bedaŭrinde mi ne povis aĉeti ĝin ĉar mi ne havas taŭgan kreditkarton.
Provu aĉeti ĝin pere de Japana Esperanto Instituto – ili certe povos helpi!

3. Kie oni povas vidi gazelarojn?
Oni povas vidi ilin sur stepo en Afriko. Ĉu stepo estas bona vorto?
Jes, oni nomas la afrikan ofte savano! Laŭ PIV stepo tute ne havas arbojn, savano disajn!

Ĉu mi devis uzi vorton “herbegejo”?
Kial ne, PIV diras “tropika herba vegetajharo

Hmm… mi pensas ke la vorto “stepo” ne estas bona vorto, ĉar oni povas uzi vorton “herbegejo” anstataŭ la vorto “stepo”. (Kiel oni ekscias ĉu iu vorto taŭgas por “Bona Lingvo”?)
Plej bone estas rigardi en PIV-on, tie videblas, ĉu la vorto estas fundamenta, akceptita de akademio, neologismo aŭ tute ne troveblas.
Step/o 1 Herba, senarbara vegetaraĵaro (vs ekosistemo) de la mezvarmaj au malvarmaj, sekaj regionoj, karakterizata de la plejkovreco de gramineoj. 2. Loko, ofte vasta ebenaho, kie kreskas ~o. sekvas ekzemploj kaj “pampo, prerio, savano”.

4. Kiuj bestidoj pleje plaĉas al vi?
Al mi katidoj pleje plaĉas. Sed mi ne havas katidojn. Ĉar posedanto de nia apartamentaro ne permesas havi hejmbestojn en sia apartamentaro. Kaj katido tuj fariĝos kato, ĉu ne? Al mi katoj ne tiom plaĉas.

5. Kio estas krokodilino?
Krokodilino estas ino de krokodilo. Aŭ krokodilino estas malbona Esperanto-parolantino kiu parolas gepatran lingvon apud aliaj Esperanto-parolantoj, kiam oni devas paroli esperante.

6. Ĉu vi scias, ke viando de ŝafido estas ŝafidaĵo?
Jes, mi scias. Kaj mi scias ke viando de porko estas porkaĵo, tiu de bovo estas bovaĵo, ktp. Ŝajnas al mi ke ni japanoj tre malofte manĝas ŝafidaĵon. Ankaŭ mi ne memoras kiam mi manĝas ĝin… Hmm… Ĉu mi iam manĝis ĝin? Mi ne certas pri tio. Ĉiuokaze mi malofte manĝas viandon, sed mi ŝatas manĝi porkaĵon tiam kiam mi maĝas viandon.

7. Kiel nomiĝas viando de junaj inaj bovoj?
Ĝi nomiĝas bovidinaĵo, ĉu ne? Aŭ ĉu oni devas nomi ĝin juna bovinaĵo, ĉar ne ĉiuj junaj inaj bovoj estas bovidinoj.
Ne, vi tute pravas, bovidinaĵo. juna bovinaĵo estas juna aĵo, do povas esti de maljunaj bonvinoj.
Ĉiuj junaj inaj bovoj estas bovidinoj.
Nu, kiel mi diris: juna bovinaĵo estas “juna (freŝa)” viando de (eble maljunaj) bovinoj!

8. Kiu riparos mian aŭton?
Aŭto-riparisto riparos vian aŭton. Sed ĉu en Francujo aŭto-riparistoj laboras semajnfine? Se ne, via edzo aŭ vi mem riparos ĝin bedaŭrinde… Sukceson!
Fakte bone funkcias la aŭto! Sed se estas problemo ni petas helpon de aŭtoriparisto aŭ de garaĝisto.

9. Kio estas maristo?
Maristo estas ŝipano. Ĉu oni ne povas uzi la vorton “maristo” por nomi ŝipanojn kiuj enŝipiĝas en ŝipoj por lago aŭ rivero?
Ne, tio ne eblas, ŝipano estas pli bona vorto. Homo, kiu iel vivas el la maro: ŝipano, ŝipisto, fiŝkaptisto.

10. Ĉu vi estas esperantisto?
Jes, mi estas esperantisto, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne flue parolas en Esperanto. Do, mi devas nomi min esperontisto.
Tute ne, vi jam estas tre bona esperantisto!!!

2 Respondoj to “Hejmtasko N-ro 15”

  1. E-ino Says:

    Saluton Esperontisto! Hehe, amuza vi estas Bonulo. :-) La instruistino certe ŝatas viajn hejmotaskojn, ĉar vi ridigas ŝin, mi certas.
    Ĝis! :-)

  2. Bonulo Says:

    Saluton. Jes, ŝi skribis ke estis plezuro legi min. :-)

    Sed mi plu pensis pri “EsperOntisto”… Mi NUN lernas Esperanton kun ESPERO ke mi certe povos fariĝi bona Esperanto-parolanto, aŭ mi ESPERAS ke mia Esperanto pliboniĝos… Do, ankaŭ mi povas nomi min esperAntisto.

Leave a Reply