Kie oni povas vidi gazelarojn?

Hodiaŭ estis bela kaj varma tago (laŭ la veterinformoj la maksimuma temperaturo estis dudek celsiaj gradoj.), sed mi ne certas ĉar mi pasigis tagon hejme. Laŭ mia kunloĝantino U (ŝi eliris el nia apartamento por aĉeti librojn kaj aliajn.), hodiaŭ forta vento blovis, kaj pro tio ĉerizfloroj (sakuro-floroj) estis ekforfloranta.

Mi vekiĝis je la oka matene, kaj mi tuj ellitiĝis kaj vekis mian komputilon. Mi faris ĉiudimanĉan ekzercon de Esperanto-frazfarado kaj hejmtaskon de Esperanto-kurso por komencantoj. Posttagmeze mi babilis kun franco A, tiam mi demandis al li ĉu vi jam faris la hejmtaskon. Li montris al mi liajn amuzajn respondojn. Bedaŭrinde mi ne bone memoras liajn respondojn, tamen mi provos montri al vi plej amuzan respondon el liaj respondoj… Hm… Li respondis al la tria demando “Kie oni povas vidi gazelarojn?” jene: En savano. Sed oni ne povas vidi ilin ĉar gazeloj kuras tre rapide, kaj ankaŭ la malrapidajn oni ne povas vidi ĉar ili estas en ventroj de leonoj.

Leave a Reply