Hieraŭ vespere, mi babilis kun mia pola amikino E kaj mia kunloĝantino U ĉe la ĝardeno de U en Dua Vivo. Ni babilis pri japana demando-maniero, kaj mi kaj U (japanino) kune demonstris ĝin por E jene: “U, ĉu vi ne estas viro?”. U respondis: “Jes.”.
Kaj U volis klarigi pri japana respondo-maniero al E (U estas diplomito de instruisto pri japana lingvo. Sed ŝi ne estas instruistino pri la japana lingvo. Ŝi estas desegnistino pri juvelo.), sed bedaŭrinde ŝi ne povis ĝin pro la manko de sia Esperanto-kono. E diris al ni: “U, diru ĝin al Bonulo japane, kaj Bonulo, vi traduku ĝin esperanten por mi.”. Sed bedaŭrinde ankaŭ mi ne povis klarigi pri japana respondo-maniero esperante, ĉar la problemo estas tre komplika, kaj ankaŭ mi ne havas sufiĉan Esperanto-konon por klarigi tiom komplikan.
Hieraŭ mi revenis hejmen je la dudek-dua. Mi ankoraŭ estas tre okupata per mia laboro… Ve…