Ne, mi ne estas laboremulo

Ankaŭ hodiaŭ mi estis tre okupita per mia laboro. Mi devis labori ĝis la dudek-unua kaj duono, kaj mi revenis hejmen je la dudek-dua. Mi ĵus vespermanĝis, tial mi nun ne estas malsata, sed iom laca. Pro tio ankaŭ ĉi-foje mi ne povis ĉeesti kunsidon de Esperanto-rondo al kiu mi apartenas.

Ho ve, jam estas la dudek-tria kaj dek! Hodiaŭ mi devos enlitiĝi pli frue ol kutime, ĉar morgaŭ frumatene de la kvara kaj duono ĝis la sesa mi havos lecionon de Esperanto-kurso por komencantoj en Dua Vivo. Kaj post tio mi tuj devos iri al mia oficejo por labori… Ve, mi estos tre okupita ankaŭ morgaŭ.

Leave a Reply