ER 0305

Hieraŭ vespere mi havis kunsidon de Esperato-rondo al kiu mi apartenas. Ĉe la kunsido ni rondanoj devis paroli Esperante dum ĉirkaŭ dek minutoj. Mi parolis pri afero kiun mi lastatempe rimarkis kaj interesiĝis: Kiajn sencojn vorto “vespero” kaj vorto “nokto” havas?. Eble poste mi skribos pli multe pri tio.

Kaj rondestro I kaj s-ino I montris al ni kelkajn fotojn kiujn ili fotis ĉe Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro. Trinkante masara-teon kion s-ino I aĉetis en Bengaluro, ni ĝuis spekti la fotojn.

Leave a Reply