La Esperanto-rondo al kiu apartenas mi, havas kunsidon en ĉiu merkreda nokto. (De 19:15 ĝis 20:45.) Unua merkrede ni devas raporti Esperante pri diversaj temoj dum 10 minutoj. Lastafoje, mi prezentis min Esperante. Dua, ni ekzerciĝas konversacion. Sed lastafoje la kunsido ne okazis, ĉar la instruistino de konversacio ne povis veni la kunsidon. Tria, ni pristudas pri definita libro. Ni nun legas “Histrio de Esperanto” de Aleksander Korĵenkov. Sed bedaŭrinde la libro estas iom teda… :-)
Kvara, ni ekzerciĝas frazfaradon. Ni devas fari raportaĵon pri difinita temo, kaj devas sendi la raportaĵon al rondestro ĝis la dua merkredo. Kaj ni pristudas la raportaĵojn en la kvara merkredo.
Ĉi-foje ni devis raporti pri japana artsatelito “Kaguja” kaj “Projekto SELENE” por esplori la lunon. Jen mia reportaĵo:
SELENE
En la 14a de septembro, 2007, JAXA lanĉis artsateliton “Kaguja” sur la orbito de la luno. Oni diras, ke tio estas tre grava projekto por esplori la lunon post usona projekto “Apolo”.
Ĉu vi scias, ke la luno estas tre neordinara satelito en la sunsistemo? Ĉar la luno estas tro granda kontraŭ la tero, kaj tro proksima al la tero. Ekzemple, la plej granda satelito en Saturno-sistemo, Titano havas nur 4 procentojn de la grandeco de Saturno, kaj ĝi rondiras cxirkaŭ Saturno en la distanco de ĉirkaŭ 1 230 000 kilometroj. Sed la luno havas 30 procentojn de grandeco de la tero, kaj ĝi rondiras ĉirkaŭ la tero en la distanco de nur ĉirkaŭ 380 000 kilometroj.
La luno ekzaltadas homan imagon de fora pratempo pro tio, ke ĝin oni povas vidi tre grande kaj klare. Sub la influo tre multaj mitoj kaj verkoj naskiĝis. Krome, oni povas diri, ke ĝi impulsis projekton “Apolo” en Usono, kaj nun ĝi denove impulsis projekton “SELENE” en Japanujo.