Novembro 10, 2009 de Bonulo
Hieraŭ vespere mi estis malsana (mi ankoraŭ estas iomete malsana. Eble mi malvarmumas.), tial mi decidis, ke mi enlitiĝu kiel eble plej rapide, kaj enlitiĝis je la dudek-dua. Sed mi ne povis tuj endormiĝi. Ĉirkaŭ unu horon serĉante agrable malvarman lokon sur la lito mi renversadis min tien kaj reen, sed feliĉe iel mi sukcesis endormiĝi, kaj…
Mi sonĝis, ke mi perdiĝis en iu granda kaj malnova konstruaĵo. Mi serĉis elirejon, kaj trovis ŝtuparon. Malsuperenirante la ŝtuparon, mi tuj rimarkis, ke la ŝtuparon gardis diablo kun terurega bastono en la mano kaj kvin hundoj. Mi sukcesis preterkuri la diablon, sed la diablo ordonis al la kvin hundoj, ke legu min. Mi ne scias, kion signifas la ordono “legu min”, sed mi kredis, ke tio signifas teruraĵon. Timante mi alprokusimiĝis al la hundoj, sed feliĉe ili ne povis legi la japanan, kaj ili nenion povis fari al mi.
Mi pensas, ke la hundoj estis Cerbero. Mi scias, ke ĝenerale ĝi havas tri kapojn, sed eble ankaŭ miaj kvin hundoj signifas Cerberon, ĉar mi ŝatas “The Fifth Head of Cerberus” de Gene Wolfe. Do eble la diablo ne estis diablo, sed Hadeso, kaj mi estis en la Inferno.
Mi ĝojas, ke mi sukcesis eskapi el la Inferno.
Blogis en Ĉiutaga vivo | Leave a Comment »
Novembro 8, 2009 de Bonulo
生徒たちはみんな右手をあげました。
Ĉiuj lernantoj levis sian dekstran manon.
週刊やさしい作文
Blogis en Frazfarado | Leave a Comment »
Novembro 8, 2009 de Bonulo
最近、土地の価格が下がっていますね。
Mi rimarkis ke lastatempe prezoj de terenoj malaltiĝas.
解答例
Lastatempe la prezo de terenoj malaltiĝas, ĉu ne?
複数の土地についての話だが、土地の価格はそれぞれについてひとつだけだから単数形を用いる。課題文 n-ro 313 の解説にあるように、この場合の ĉu ne? は不要かと思ったのだが… むうん… この課題文をどのようなニュアンスで捉えるか、か。
週刊やさしい作文バックナンバー 491〜500
Blogis en Frazfarado | Leave a Comment »
Novembro 4, 2009 de Bonulo

sur rivereto
naĝas anasoj flavbekaj
pelante flavfoliojn
Mia kunvivantino ofte demandas min kial mi tiom ofte piediras anstataŭ veturi trajne. Mi ĉiam respondas ke mi simple ŝatas piediri, kaj mi ofte trafas ion bonan dum la piedirado. Ankaŭ hodiaŭ mi piediris ĝis la bushaltejo kiu staras en la strato Komazaŭa, ĉar mi intencis veturi de la bushaltejo ĝis Ebisu aŭtbuse. Ĉu mi trafis ion bonan? Jes, survoje al la bushaltejo mi trovis anasojn kiuj naĝas sur la rivereto Nomigaŭa.
Mi ne scias kiel oni diras ilin esperante, sed ilia scienca nomo estas Anas poecilorhyncha, kaj la nomo signifas anason kiu havas flavan bekon. Tial mi nomis ilin flavbeka anaso.
Blogis en Hajkoj, Ĉiutaga vivo | Leave a Comment »
Novembro 3, 2009 de Bonulo

Ĉi-matene inter la sesa kaj ĉirkaŭ la sepa mi havis esperantan lecionon en Dua Vivo. Ĉi-foje nia instruistino montris al ni multajn bildojn de fruktoj aŭ nuksoj, kaj ni diskutis pri iliaj esperantaj nomoj, sed ni renkontis grandan problemon jam ĉe la komenca tabulo…
Montrante foton de Citrus aurantiifolia, nia instruistino demandis nin: “N-ro 5 similas al citrono, sed ĝi estas verda.”. Kaj ni respondis kaj diskutis pri ĝia esperanta nomo: “Verda citrono. Ĉu limeo? Acida citrono. Mi ĉiam nomis ĝin limono. En PIV mi trovis limeon, limonon kaj limedon. Vikipedio diras ke ĝi estas limeujo. Laŭ mia vortaro limono signifas citronon. Bonulo, ĝi estas iomete malsama frukto. Jes, mi scias, sed mi ne scias kiel oni diras ĝin esperante. PIV diras ke limeo estas verda, ne limono. Simila al citrono, sed ne estas precize sama. Ĉu la citrono estas dolĉa? Ne, citrono estas acida. Ŝajne citrono = limono, latine citrus limon. Laŭ mia vortaro citrono estas frukto de limono. Limono = citronujo. En nia lando dolĉa citrono troviĝas. Sed fakte en Francujo ni nomas ĝin verda citrono. En la vortaro de Wells mi trovas: Limono = sour lime, [lemon]. Limedo, ŝajne estas globforma specio de citrono, flava, ne verda. Nu, ŝajnas al mi ke pri n-ro 5 ni devos lasi la aferon senkonkluda. (Mi kredas kiam iam iu malfermos unuan legomvendejon nur en Esperanto, tiam problemoj okazos.)
Mi serĉis foton de Citrus aurantiifolia, sed mi ne povis trovi ĝin. Anstataŭe mi metis foton de indonezia fritita rizaĵo gapao (kiun mi lastatempe ofte manĝas.) kun peco da Citrus aurantiifolia. :-)
Blogis en Lecionoj | 3 Komentoj »
Novembro 1, 2009 de Bonulo
この店では有機栽培の果物が、比較的安い値段で買えます。
En ĉi tiu vendejo oni povas aĉeti organikajn fruktojn relative malmultekoste.
解答例
Oni povas aĉeti organikajn fruktojn relative malkare en tiu ĉi vendejo.
En ĉi tiu vendejo aĉeteblas organikaj fruktoj relative malaltapreze.
Ĉi tiu butiko vendas organikajn fruktojn relative malkare.
malmultekoste でももちろん可。
週刊やさしい作文バックナンバー 481〜490
Blogis en Frazfarado | Leave a Comment »
Oktobro 28, 2009 de Bonulo
Lastatempe mi nenion skribis ĉi tie, sed mi ofte skribas en Tvitero (angle Twitter) kiel kelkaj el vi legantoj jam rimarkis. Jen miaj skribaĵoj kiujn mi hodiaŭ skribis. (Oni povos legi la skribaĵon ankaŭ en la dekstra flanko de mia blogo. Jes, ankaŭ en Tvitero multaj esperantistoj troviĝas. Provu ĝin ankaŭ vi!)
………………………………
Mi ĵus vekiĝis. Ha, jam estas la sepa kaj tri kvaronoj. Sed ne estas problemo. Ĉar mi devas atingi mian laborejon ĝis la naŭa kaj duono. / Pli ol nenio. (Aŭskultante esperantajn muzikojn mi veturas trajne.) / Mi min rekte ne povas teni kiel sako malplena. (Eble tiam mi estis tre malsata.) / McDonald’s forlasas Islandon pro ekonomia krizo. (Mi legis jenan novaĵon: eo eventeo / McDonald’s forlasas Islandon pro ekonomia krizo / @tsuduketer [lernu] Ekzercoj / Rilataj vortoj kiujn mi preskaŭ bone regas. :-) / Aŭskultante “Pli ol nenio” de Martin kaj La Talpoj, mi laboras. Hmm… ankoraŭ tri aŭ kvar horojn? …mi devas labori. / Bone, mi ĵus finis mian taskon kiun mi devis fini hodiaŭ. (Mi povis fini mian laboron je la dudeka.) / Veturante trajne, mi legis “Karlo” de Edmond Privat. / (Kaj mi rimarkis unu eraron en la romano.) Al jena frazo unu akzativo mankas, ĉu ne?: “Kompreneble, oni ne povas elekti alian baptopatro, ol lian patran avon.”. (Sed laŭ mia usona amikino ankaŭ kiu nun legas “Karlo” al la vera papera libro ne mankas la akuzativo.)
………………………………
Eble vi havas demandon: Kio estas “tsuduketer”? Bone, mi skribos pri tio. Lastatempe mi komencis uzi la retservon por Tvitero “tsuduketer (la nomo devenas de la japana frazo “cuzuketeiru (mi daŭre faras ion)”)” por registri kiam mi faris tion aŭ kiom da fojoj mi faris tion. Ties sistemo estas tre simpla. Sendu tviton pri kion vi faris kun @tsuduketer, ekzemple: @tsuduketer [piedirado (titolo de la agado kiun vi daŭre faras.)] Mi piediris de A tra B ĝis C. (noto pri la agado. Vi povas uzi sume maksimume 140 literojn.). Vi devas meti spacon inter “@tsuduketer” kaj la titolo de la agado, kaj inter la titolo de la agado kaj la noto.
Lastatempe mi faradas laŭtlegi esperantajn librojn, piediradon, kaj aliajn, kaj mi registras kiam mi faris ilin aŭ kiom da fojoj mi faris ilin, kaj mi trovis ke la servo estas tre bona. Kial? Ĉar mi facile povas forgesi mian veran celon, kaj povas ĝui registri ion mem. :-P
Vidu kiel mi daŭre faras [laŭtlegado].
Bonuloさんがどのくらい[laŭtlegado]を続けているか
(Kiom longe Bonulo daŭre faras [laŭtlegado].)
Blogis en Ĉiutaga vivo | 3 Komentoj »
Oktobro 24, 2009 de Bonulo
有機栽培の野菜はどこで買えますか。
Kie oni povas aĉeti legomojn kultivitajn organike?
解答例
Kie mi povas aĉeti organikajn legomojn?
Kie aĉeteblas organikaj legomoj?
organike kulturitaj aŭ organike kultivitaj legomoj が正確な表現だが、辞書や辞典の説明のようですとあるが、その辺りのさじ加減が解らんレベルの方々は当然正確な表現を目指すべきだと思う。そもそも誰にとっても第一言語ではないのだから、むうん、やはり、そうだろう、正確な表現が一番。
週刊やさしい作文バックナンバー 481〜490
Blogis en Frazfarado | 3 Komentoj »
Oktobro 18, 2009 de Bonulo

Mi havas demandon:
Kion signifas la esperanta vorto “kino” kaj “filmo”?
Kiun vi spektas: Kinon aŭ filmon?
Mi kutime diras, ke mi spektas filmon, kaj mi kredis, ke la vorto “kino” signifas arton de filmokreado, kaj la vorto “filmo” signifas aĵon, kiun oni spektas en kinejo (ejo kie oni spektas filmon. ;-), aŭ hejme per DVD-ludilo, ktp. Sed lastatempe mi rimarkis, ke multaj japanoj diras “spekti kinon”. Mi kontrolis pri tio per la Guglo-serĉilo, kaj trovis, ke tre malmultaj uzas “spekti kinon”, kaj ili ĉiuj estas japanoj. Kial? Mi kontrolis pri tio per pluraj vortaroj, kaj rimarkis, ke ekzistas konfuza situacio.
Arto de filmoverkado= kino (ReVo), kinematografio (Esperanto-Japana Vortaro)
Aĵo kiun oni spektas=kinematografaĵo, kinaĵo, aŭ filmo (ReVo),
kino, kinematografiaĵo, filmo (Esperanto-Japana Vortaro)
Ilo per kiu oni montras filmon= kinematografo (ReVo, Esperanto-Japana Vortaro)
Ejo kie oni spektas filmon= kinejo (ReVo, Esperanto-Japana Vortaro)
Mi kontrolis ankaŭ mian malgrandan vortaron “Vortaro de Esperanto”, sed laŭ la vortareto la vorto “kino” signifas “kinematografaĵo”, kaj la vorto “kinematografaĵo” signifas filmon, kaj la japana vorto “eiga” signifas kinemon (!?) aŭ kinon, kaj filmon, kaj oni diras spekti filmon. (Jes, en la japana lingvo “eiga” signifas arton de filmoverkado kaj aĵon kiun oni spektas… Ha, mi devas kontroli PIVon, ĉar mia vortaro “Esperanto-Japana Vortaro estas bazita sur PIV.
Blogis en Esperantaĵoj | 2 Komentoj »
Oktobro 18, 2009 de Bonulo
わたしは、これまで無断で委員会を欠席したことは一度もありません。
Ĝis nun mi neniam venis al kunsido de la komitato sen sciigo.
Ĝis nun mi neniam forestis kunsidon de la komitato sen sciigo.
解答例
Ĝis nun mi neniam ne venis al kunsido de la komitato sen antaŭsciigo.
週刊やさしい作文バックナンバー 481〜490
Blogis en Frazfarado | 2 Komentoj »